(Originala titolo: Agora ou nunca)
Verkis: Eduardo Di Capua k R. Piemont
Portugallingva traduko: Paulo Rocco (el O sole mio)
Esperanta traduko el la portugala: Hermínia k Karlo
Nun aŭ neniam
Brakumu min
Kaj nia am'
Vivos senfin'
Ĉe vi
Mi trovas ja
Plenan feliĉon
Amante vin
Ĉiam revante
Mi atendas vin
Kia ĉagreno
Mia belulin'
Via bela korpo
Ĉiam min fascinas
Ne plu atendu
Ekĝui la vivon
Venu al amo
Mi atendas vin
Kun vera flamo
Kiu vivos senfin'
Kaj niaj korpoj
Tiel bruligos nin
En tia aventuro
Kiu estos senfin'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Ĉu mi konas alian kanton ´O, sole mio´? Mi ne sukcesis kunigi "mian" melodion kun tiu ĉi traduko...
ResponderExcluirFakte ekzistas multaj tradukoj al multaj lingvoj, tra la tuta mondo, kaj ili iel ial iom diferencas laŭ silabokvanto.
ExcluirTiu ĉi traduko baziĝis sur la portugallingva versio "Agora ou nunca".