Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton
La nokto dumtage, la vivo dum mort', ĉiel' en Ter'
Laŭ lia prefero, anstataŭ pardon' nur la sever'
La rido dum ploro, fortun' en malbon', kubo el sfer'
Laŭ lia deziro, la povo pli ol ĉiu afer'.
Kiam diras la sun' de la maten'
Ke kunportos la tago je alven'
Resanigon por nia vundo en
La malferm' de la kor',
Memorigas la vento de la nokt'
Ke nin gvatas konstante ia mort'
En angul' ajna de ĉi tiu viv',
Vi volu aŭ ne
Agito en paco, kuraĝo en timo, ir-reven',
La korpo sen graco, pluas en dolor' sen la malben'Ke kunportos la tago je alven'
Resanigon por nia vundo en
La malferm' de la kor',
Memorigas la vento de la nokt'
Ke nin gvatas konstante ia mort'
En angul' ajna de ĉi tiu viv',
Vi volu aŭ ne
Agito en paco, kuraĝo en timo, ir-reven',
La nokto dumtage, la vivo dum mort', ĉiel' en Ter'
Laŭ lia prefero, anstataŭ pardon' nur la sever'
Rim: Verkita por la televidserio O Bem-amado: Televidstacio Globo, 1973.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tre bela kaj verplena teksto! Kaj la melodio vigla aldone...
ResponderExcluirJes, tiu vigleco bone spegulas la intrigon kiun tiu kanto reprezentis en la televidserio.
ExcluirKlasika verko kaj bela traduko!
ResponderExcluirGratulon, Piton!
Prave!
Excluir