(Originale: Até quem sabe)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Cícero Soares
Ĝis ajna iam
Ĝis volu Di'
Ĝis Dio diru
Ĝis vi sen mi
Sen fantazio
Sen resopiro
Jam ni nuntempe
Tuj senaverte
Ne plu kuniras
Ne plu deziras
Pluiri rekte
Kaj plu afekte
Mi iros kun
Neniu nun
Jam ne vi plu
Sen memestim'
Sen vivfaden'
Sen memkompren'
Venu forges'
En la amas'
Ĝi min konsolu
Ĝis ajna iam
Ĝis diru Di'
Ĝis Dio volu
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Ĝis kiu scias
Tio supre ja estas altnivela traduko en ĝia vera senco, tio estas, plena rekreado. Laŭde kaj aplaŭde. (Paulo P Nascentes)
ResponderExcluirKia honoro, kara Paûlo
ExcluirKikero estas brila.
ResponderExcluirMia afabla Keĉjo!
ExcluirKia delikateco! Dankon, Cícero!
ResponderExcluirDankon, kara!
ExcluirPer malmultaj vortoj estas dirite multo...
ResponderExcluirPrave. Ĝi estas vera poezia kreitaĵo, konciza kaj multaspekta.
ResponderExcluir