(Originala titolo: Você e eu)
Verkis: Carlos Lyra k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes
Oni voku min
Al mi do venu pet' sen fin'
Kaj oni eĉ priklaĉu min
Kaj min malamu en la sin'
Oni festu do,
Milojn da festoj sub la lun'
Ne iros mi, ne petu al mi
Ne iros mi, ne volas mi
Kaj oni eĉ intrigu min
Kaj estu plor' kaj rid' kaj ĝin'
Kaj oni do diru al si
Ja kion ajn ja volos li
Oni disvastigu ke ja min lacigas viv'
Kaj ke bedaŭras kiu bone konis min
Mi preferas sekvi vin.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bela prezento! Mi tre ŝatis tion. Gratulon!
ResponderExcluirDankon, Lela!
ExcluirKiel oni povas aĉeti la muziko?
ResponderExcluirSaluton!
ExcluirMi ne certas, ĉu mi bone komprenis vian demandon.
Brazila Kolekto ne vendas la kantojn.
Kaj la video estas senpage trovebla ĉe https://www.youtube.com/BrazilaKolekto
Dankon pro via komento!
Kaj mi preferas sekvi la muzikon de Brazila Kolekto!
ResponderExcluirHahahaha, dankon, Fejfi!
Excluir