Verkis: Cícero Soares sur teksto de L. L. Zamenhof
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Gratulon al Kikero!!!
ResponderExcluirBonege!
Dankon, kuristo!
ExcluirTre ege bela kanto por mirinda poemo.
ResponderExcluirMi kore dankas, Paŭlo!
ExcluirGratulon mia kara Kikero.
ResponderExcluirTre bela,mi laŭdas VIN.
Dankon, ĉefino!
ExcluirVarman gratulon, kara Cícero! Kia bela kaj danciga muziko! Tutcerte Zamenhof vin aplaŭdas ĝojege!🥰💚
ResponderExcluirHehehe!
ResponderExcluirBonege, vi tiel alivestigas kaj pluvivigas klasikaĵon kaj ĝi povos atingi aldonan publikon!
ResponderExcluir