(Originala titolo: Amor e sexo)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho k Arnaldo Jabor
Traduko: James Rezende Piton
La am' estas libro
La amoro dancas
La amor' intencas
La am' bonŝancas
La am' estas pensado
Ĝi apartas
La amo novelas
La amor' kinartas
La amor' imagas, ĝi
Fantazias
La amo prozas
L' amor' poezias
La am' nin faras
Ja patosaj
Amor' estas agoj
Tute ĥaosaj
La amo kristanas
Amor' idoladas
La amo amasigas
La amor' invadas
La am' estas dia
Amor', animala
La amo, bosanovo
Amor', karnavala
Ho - Ho
Amo porĉiamas
Amor' samtonas
Amoro ĝuindas
Amo sindonas
Am' senamora:
Sin admiri
Amoro sen am'
- Nur deziri
Am' estas unu
Amoro, du
Amor' unue
Am' venos plu
La amor' eksteras
Kaj do foriras
La amo internas
Kaj pluspiras
La amo kristanas
Amor' idoladas
La amo amasigas
La amor' invadas
La am' estas dia
Amor', animala
La amo, bosanovo
Amor', karnavala
Hooo-o
Am' estas jeno
Amoro jenas
Ili tielas
Kaj tiel plu
Hu! Hu! Hu!
Ho, la amo...
Hm, l' amoro...
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Amo kaj sekso
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!