(Originala titolo: Sol de primavera)
Verkis: Beto Guedes k Ronaldo Bastos
Traduko: Cícero Soares
Kiam en septembro
Kaj la Bonnovaĵo flirtos kampojn
Ke ni ĝoju per la burĝon'
De l' plantita pardon'
Denove ni en kun'
Jam ni revis kune
Semis la kanzonojn en la vento
Ke la voĉ' de ni kresku plu
Por la rev' de l' futur'
Jam ni ploris multe
Multaj el ni restis tra la vojo
Sed ankoraŭ gravas kompon'
De alia kanzon'
Kunportanta kun si
Sunon de printempo
Jen de mia brusto la fenestroj
La instru' en nia memor'
Ni ĝin lernu per kor'
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Perkutilo: Guilherme Nascimento
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tre bela!! Gratulon, Cicero Gabriel!
ResponderExcluirDankon, amiko
ExcluirMi sătis! Tre bela!
ResponderExcluirMi dankas
ExcluirBonega versio, tre flua! Kaj kun perkuto!!! Gratulojn al ambaŭ!
ResponderExcluir