(Originala titolo: Hino ao Rio Grande)
Verkis: Simão Goldman
Traduko: Ivo Sanguinetti
Rio Grande do Sul
Nia tuta gaŭĉar’
Volas kanti al ĉiela blu’
Al verdaj kampoj kaj mar’
Al virinoj ĉiam belaj
Al mildaj noktoj sur kampar’
Al ĉiel’ brodita per steloj
Mantel’ de glora legendar’
Rio Grande do Sul
El plej riĉa tradici’
Ju pli granda vi estos Rio Grande
Des pli ame vin gardos ĉe mi
Rim: Registrita en la albumo Esperanto gaúcho.
Kantas: Nelson Pacheco
Kantas: Manno Montanna
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Himno al Rio Grande
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!