Esperbrando

(Originala titolo: La espero)
Verkis: Félicien Menu de Ménil k L. L. Zamenhof
Parodio: Vitor Mendes

En la mondon venis nova tento
tra la gorĝo iras forta vodko
Kaj min trafas la kapturna sento.
Alkoholon, pli da alkoholo!
Ne la akvon se ni soifanta
trinkas ni por plaĉi familion:
al drinkej’ eterne ebrianta
Iras tuj en sanktan ebriiĝon.

Sur la mura ŝranko de l' drinkejo
kolektiĝas rumo, ĝino, brandoj.
kaj malvarma estas la biero
por la ĝuo de la kundrinkantoj
Foje falas de l' ebriularo
iu de la brand' ebriigita;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
por la daŭra drinko ne lasita.

Sur kapturna vina fundamento,
komprenante mise la alian,
ebriuloj faros sen konsento
unu grandan rondon tre ebrian
Nia diligenta drinkularo
en drinkado plaĉa ne laciĝos,
ĝis la bela dormo kaj morgaŭo
de tro ĝena, voma postebrio.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

9 comentários:

  1. Tre amuza kaj tute kantebla parodio. hahaha

    ResponderExcluir
  2. Genia, kapturna, ebriiga parodio! Risko estas malvirto.

    ResponderExcluir
  3. Bonega, ebriiga versio! 😆 gratulon, Vitor!!! Ni ĝin kantu en la venonta BKE, ĉe trinkeja tablo!

    ResponderExcluir
  4. Dankon! Ho, mi ne povis ne ĉeesti tiun BKE-on!

    ResponderExcluir
  5. Brave, Vitor! La kanto forte konkurencas al la Ebrio de William Auld (https://www.youtube.com/watch?v=9hwHfjZQPAo - bedaŭrinde, mi ne plu trovas en Jutubo ghian kantitan version). Bonegas, ke konante la melodion de nia E-himno ni mem povas kanti la Esperbrandon :-) Dankon por la plirichigo de nia E-kantaro!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Multan Dankon, Fejfe! Mi jam pensis pri kanti tiun parodion kaj pro via komento kaj inspiro de la genia Auld mi tuj faros tion!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!