(Originala titolo: Mundo melhor)
Verkis: Pixinguinha k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Vi, aŭskultanta al mi,
Atentu, ĉar al vi
Mi ĝuste nun parolas
Vi, kiu pensas, ke jes,
Ne kompensas kares'
Kaj ke la am' frivolas
Estu atenta, aŭdanto,
Diras mi en ĉi kanto
Ke la vivo bolas
Kaj se vi fuĝas de am'
Do sola restos vi por la ĉiam'
Kantu kun mi nun:
Du plus du fariĝas kvar
Fine ja pli bonas
Per la koro kanti kune
Certe en vi loĝas
La ama emoci'
Do kial vi ne donas
La plej bonan en vi?
Iru ni, mano en man'
Ĉar mi estas kompan'
En viv' kaj poezio
Lasu malfidan neceson
Ĉar ne vekas intereson
Via senpasio
Ni vidos en oportun'
La naskiĝon de l' sun'
En monda harmonio
Fidu al nova era'
Ĉiam bonas la am', nepre kaj ja!
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bela traduko por bela kanzono! (mi shatas ghin en la vochoj de Quarteto em Cy)
ResponderExcluirInda je festado de via CENTA traduko en la retejo, gratulon, Flavio, kaj felichan jaron!
Kara amiko James! Do vi rimarkis, ke estas mia centa traduko publikigita! Via atento kortuŝas min. Dankon!
ExcluirMi ankaŭ tre ŝatas tiun ĉi kanton. Mi opinias, ke ĝi estas tre taŭga por la jarŝanĝo.
Kaj Feliĉan Novjaron ankaŭ al vi!
jes, nia mondo fugxas de am',
ResponderExcluirni estu pli kaj pli multaj kantantoj... por ke la mondo plibonfartas