(Originala titolo: O sanfoneiro só tocava isso)
Verkis: Maninho k Manoel Góes k Priminho k Tonico
Traduko: James Rezende Piton
La kamparana balo daŭris ĝis la frumateno
La dom' estis plenplena, moviĝo nur kun peno
Montriĝis ja agrabla la tre granda festeno
Sed l' akordionisto
Ludis nur la jenon!
(Akordiona ripetiĝema refreno)
Kelkfoje iu venis peti pri nova refreno
La muzikisto ridis, verŝajne sen kompreno
Al l' akordionaĉo ja mankis ekzameno!
Ĉar l' akordionisto
Ludis nur la jenon!
(Akordiona ripetiĝema refreno)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Kia bobguatajxo!
ResponderExcluirMi amegis!
Gratulon, Piton!
Dankon, Flavio pro cxi tiu bonega projekto!
Ne dankinde! :-D
ExcluirDankon, Lirica! Pri la admiro al la grandega laboro de Flavio ĉirkaŭ Brazila Kolekto mi samopinias.
ExcluirKorektamte: bongustajxo
ResponderExcluirBonege,James.
ResponderExcluirDankon, Vicente Kuristo!
ExcluirMi volas partopreni esperantan feston, kie oni ludos tiun amuzan mukikon, kaj multe danci. hahaha
ResponderExcluirHo, espereble baldaŭ!
ExcluirHahahaha, invitu nin, Vicente!
ExcluirSimple brila kaj klera montriĝas tiu traduko. Ege bela serio da monotonaj rimoj: la sama, kiel postulas la temo!
ResponderExcluir