(Originala titolo: Coração pirata)
Verkis: Aldir Blanc k Nando
Traduko: James Rezende Piton
Mia pirateca koro
Sendistinge tuj kaperas
Sed l' animo jam divenas
Ke pagon, ĝi ĉiam liveras
- Kaj restas tutsola
Mia vivo tre liberas,
Nur en volo la valor'
Mi neniam senesperas,
Mi estas reganto de l' kor'
Ho! Deklar' de spegulo:
- Vi plu estas vi...
Mi tre amas la sukceson
Ĝin mi regas laŭ neceso
Estiĝas la rev' de infan'
Eraranto sen konfeso
Konsci' pri mia fon'
Sen ajna fordon'!
Se ne prosperas pasio,
Mi ne riproĉu al mi
Kaj ne lamentu pri ĝi
Vanos la situaci'
(1ª) Mi rekomencos de nulo kun rezignaci'
(2ª) Mi rekomencos sen bazo kun rezignaci'
Eĉ se homoj tute certas
Pri bonŝanco de l' favor'
Tamen mi tre zorge semis
Kiel min gvidis la kor'
Ho! Deklar' de spegulo:
- Vi plu estas vi...
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!