(Originala titolo: O trenzinho do caipira)
Verkis: Villa-Lobos k Ferreira Gullar
Versio: Wel
Ekiras trajn' kun infano,
la sorto laŭ luda tir',
la vivo, fidela kompano,
kun urbo kaj nokt' en rondir'.
Kuriras trajno sencele
renkonte al tagonov',
tra valoj iras sinpele,
ĉe l' mar' anhele, ĝis montoblov'.
Surmonte siblas gaje sub lunhel',
jam fluge kuras tra l' stela ĉiel',
lunhel', ĉiel', kaj stel'...
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
La internlanda trajneto
Bonege, mi amas en tiu ĉi majstroverka kanzono kaj tekston kaj melodion! Kaj via bela tradukaĵo aldoniĝas al tiu ŝatinda duopo. Dankon, Wel!
ResponderExcluirDankon pro viaj afablaj vortoj, JRPiton !
ResponderExcluir