(Originala titolo: Comportamento geral)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: James Rezende Piton
Nepre malkovru vi, ke finiĝis la mon'
Kaj vi diru, ke vi plu trankvilas
Nepre batalu vi por la legomrestaĵoj
Kaj vi diru, ke vi tre jubilas
Nepre prezentu vin kun kontenta mieno
Kaj agnosku la benan favoron
Nepre preĝadu vi por la estra prosper'
Eĉ se mankas al vi la laboro
Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?
Nepre pretigu vin por la kapoklinado
Kaj parolu: mi kore vin dankas
Tiuj vortoj al vi estas plu permesataj
Ĉar vi hom', kiu tute senmankas
Nepre agadu vi por la bon' de l' Patri'
Kiel saĝa lake', sen diskuto
Kaj por vi unu groŝ', mia kara mortal',
Kun diplomo pri bona konduto
Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?
Vi tamen meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?
Vi plej, vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Kaj groŝo por vi, mortal'
Vi ĝin meritas
Kaj diplomo pri bona konduto
Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Kaj forgesu pri via servuto
Vi ĝin meritas
Vi ĝin...
Ĉio en ord' pri la real'
Nur mirindaĵoj
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!