(Originala titolo: Asa delta)
Verkis: Josué Bueno k Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca
Sen tim’
Ŝvebi en klaroskur’
Sindonegi al plezur’
Pirueti en aer’
Sen lim’
Flugi super lazur’
Preskaŭ voli resti nur
En soriro kaj ceter’
Sen lac’
— Lase dormas la korp’ —
En pac’
Ikardance malpezi softe
Rim:
Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.
Registrita portugallingve en la KD A Força que Ecoa em Todo Canto, de Flávio Fonseca: memeldono, 1996.
Registrita portugallingve en la KD Virtual Bossajazzsamba, de la kantistino Vanja Santos, en Danio: 2010.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!