(Originala titolo: Masculino e feminino)
Verkis: Baby Consuelo k Didi Gomes k Pepeu Gomes
Traduko: Vitor Mendes
Esti viro virineca
Al mia maskleco estas deca
Ĉar Di' estas ina kaj malina
Jen mi ĉi knab-knabinospeca
Jen mi vidis ĉion ĉi
Kaj iam jen lernis mi.
Jen la alven'
De ĉi sento pri mia mi
Ho mia kor'
Jen la vero venas de vi
Vivu, vivu, ĝojo plena
La pureco, vivo malĝena.
Iras mi laŭ la temp'
Vivante kaj lernante
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!