Ostaĝe de soleco

(Originala titolo: Refém da solidão)
Verkis: Baden Powell k Paulo César Pinheiro
Traduko: Wel

Kiu al solec' donis sin
Al ĝi ostaĝos ĝis fin'
Tra viv' sen iu destin'
Ĉi sendifin'
Tuj iĝas certa pac'
Kun sensac' de sinlac'
Kun em' al banal-agac'
Ĝis hom' sen pli da tenac' kaj da dezir'
Perdiĝu en delir'
Nu simple tie iras mi
Travivul' kun aŭ sen pasi'
Lernante sen plena konsci'
Ĉu scio estis sci'
Se mi vojiris al mort'
La sama mort' estis fort'
Al revivigo de l' sort'
Sed la bontrov'
Ne venis kun malkovr'
Al konstato ĉu
Al viv' ne estu ambigu'
Kaj do malĝoj' eĉ povas esti ĝu'
Kun art' iras la flu'
De la viv' sen komplik'
Kun tranĉ' al bon' je l' radik'
Al mis' kun cikatr-efik'
Ĉu eblas ke ĉi viv' devenas de
La mort', kaj mort'
Fin-estu viv', ĉu ne?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Respostas
    1. Ĝoigas legi ke al vi la traduko donis plaĉon, Cícero. Revenu ĉiam! ( Respondas: Wel ( Wélington C. Rocha ) la tradukinto .

      Excluir
  2. >Ĝojigas ( kompreneble :-)

    Wel .

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!