(Originala titolo: Preciso me encontrar)
Verkis: Candeia
Traduko: Vitor Mendes
Urĝas la ir'
Urĝas marŝad'
Urĝas la rid' en ĉi serĉad'
For estu plorad'
La sunleviĝo kun esper'
La irado de bela river'
La kanto de la birdetar'
Urĝas ĉio ĉi
Urĝas vivad'
Urĝas la ir'
Urĝas marŝad'
Urĝas la rid' en ĉi serĉad'
For estu plorad'
Kaj revenos mi en la fin'
Nur kiam mi renkontos min
Poste ĉi serĉad'.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Mi renkontos min
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!