(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Tarcísio Lima
Unu parto de mi estas konkordo
Kaj la dua senfundo kaj senbordo;
Unu parto reflektas hommultiĝon
Kaj la dua fremdecon kaj soliĝon;
Unu parto de mi pesas, mezuras
Kaj la dua plezuras;
Unu parto de mi manĝon devoras
Kaj la dua priploras;
Ĉiamdaŭre flamadas la unua,
Ekfulma, ekflagra jen la dua;
Jen ankoraŭ l’ unua nur vertiĝas
Kaj la dua vortiĝas;
Ĉu verŝiĝi en alian unu parto,
Kio estas demand’ de viv’ kaj morto,
— Estus arto? estus arto?
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Tradukiĝo
Ĉu arto? Jes tradukiĝo estas arto. Pruvas tion du brilaj esperantigoj de versoj de Ferreira Gullar, bela kantaĵo!
ResponderExcluirDankon, amiko! Miaflanke estas honore esti tie ĉi!! 💚
Excluir