(Originala titolo: Canção da partida (Suíte dos pescadores))
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca
Per mia floso iros mi al mar',
Al la labor', ho karulin'.
Se Dio volos, en reven' el mar'
Ja bonan fiŝon portos mi.
Miaj kunuloj kunos en alven'
Kaj al ĉiela Dio dankos ni.
Ĝis la, ĝis la
Ho fiŝisto ne forgesu min
Preĝos mi por bonvetero, ho kara,
Ke ne estu pluva ĝen'
Kaj pretigos vian liton kun mola
Bonodora rosmaren'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
PROPONO DE RIMADO:
ResponderExcluirPreĝos mi por bonvetero, ho kara,
Ke ne estu pluva ĝen'
Mi pretigos vian liton kun mola
Bonodora rosmaren'
Via sugesto por la antaŭlasta verso estas tre bona, kaj mi akceptas ĝin.
ExcluirBedaŭrinde ne eblas ŝanĝi tion en la jam presitaj revuetoj distribuitaj al la abonantoj de la retejo.
Dankon, kara!