(Originala titolo: O grande amor)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Giuseppe Castelli
Klare, ke je l' fin'
troviĝas ĉiam
viro por virin';
tamen vundas plu memoroj de
malvera am'
kaj la deziro de pere'.
Estu iel ajn,
sed venu gajn':
la granda am'
burĝonu en
onia kor' -
pardona ben'
post longa plor'.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!