(Originala titolo: Valsa da despedida)
Verkis: Robert Burns
Portugallingva traduko: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro (el Auld Lang Syne)
Esperanta traduko el la portugala: Sylla Chaves
Post fruktodona kunlabor'
Nun disiĝas nia voj',
Kaj nia adiaŭa hor'
Estas plena de malĝoj'.
Do nun mi adiaŭas vin
Kun multe da dolor'.
Sed plej profunde kaj sen fin'
Restos vi en mia kor'.
Kun via man' en mia man',
Preĝas mi ke la ĉiel'
Direktu nin, samidean',
En la voj' al nia cel'.
Rim: El la libro Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!