(Originala titolo: Pra mode chatear)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca
La infanetojn oni ŝlosas en banĉambro,
Ne lasas en la korton,
Por ke plu ne ĝenu nin
La plenkreskuloj ŝatas resti en soleco
Kaj venas infanetoj
Ĉiam por malhelpi nin
Zulmira, Zulmira, ŝlosu ilin en banĉambro
Ne lasu en la korton
Por ke plu ne ĝenu nin
La plenkreskuloj oni ŝlosas en banĉambro,
Ne lasas en la korton,
Por ke plu ne ĝenu nin
La infanetoj ŝatas resti en soleco
Kaj venas plenkreskuloj
Ĉiam por malhelpi nin
Zulmira, Zulmira, ŝlosu ilin en banĉambro
Ne lasu en la korton
Por ke plu ne ĝenu nin
Rim: malmulte konata ŝerca porinfana komponaĵo de Tom Jobim, registrita de Nara Leão kaj Xuxa.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!