(Originala titolo: Samba de uma nota só)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Anglalingva traduko (One note samba): Tom Jobim
Esperanta traduko el la angla: Bertilo Wennergren
Jen mi ludas etan sambon
Kun nur unu sola ton'
Certe venos pli da tonoj
Baziĝantaj sur ĉi ton'
Jenas nun la tona sekvo
De l' antaŭa harmoni'
Kiel devas mi sekvadi
En la viv' malantaŭ vi
Ja troviĝas homoj
Kiuj povas paroladi pri nenio
Kvazaŭ nenio
Mi foruzis tutan gamon
Sed finfine venis al nenio
Preskaŭ nenio
Mi revenas al la tono
Ununura kaj al vi
Esprimante mian amon
El la koro nur per ĝi
Kiu volas la tonaron
Re mi fa sol la si do
Restas ĉiam sen la klaro
De la kanta a bo co
Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Kantas: Alejandro Cossavella
Kromvoĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Sambo de unu noto nur
Ĉi tiu traduko estas plene sukcesa. Gratulon!
ResponderExcluirJes, Bertilo estas ege kompetenta esperantisto. Bedaŭrinde li ne scipovas la portugalan, kaj verŝajne tiu ĉi estas la sola brazila kanto kiun li tradukis.
ExcluirGratulon, Flávio! Via blogo estas tre bona! En 2016 mi frekventis kuson dum NASK en Usono, kaj mia instruisto estis Bertilo!
ResponderExcluirMi amegis lian tradukon, nome Unutona sambo!
Dankon, Nazaré!
ExcluirJes, Bertilo estas elstara.