(Originala titolo: Meu bem, meu mal)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Vi estas mia vojo
La ĝojo, kaj arto
Ekde la starto mi volas vin
Balzamo kaj benigno
La signo, kaj zeno
Sekurhaveno kvazaŭ patrin’
La tim’ kaj ocean’
La vin’ kaj la ĉampan’
Vizio de senfinastral’
Dronigo kaj apogo
Tabako kaj la jogo
Vi estas mia drogo
Pasi’ kaj karnaval’
La bon’, malbon’, la mal’
Rim: Astralo = spirita mondo (laŭ Dicionário Português-Esperanto de A. K. Afonso Costa)
Registrita de kantistino Luanda Cozetti en albumo Vinilkosmo-kompil' Volumo 2, en Julio 1996.
Albumo disponebla ĉe Vinilkosmo.
Kantas: Luanda Cozetti
Muzikaranĝo: Flávio Fonseca
Kantas: Eveline Paŭla
Gitaro: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bonega traduko kaj bonega versio de Luanda Cozetti. Gratulojn! Mi esperas ke vi baldaũ aperigos pliajn albumojn de la Brazila Kolekto!
ResponderExcluirEspereble jes, eĉ se ne en albuma formo!
ExcluirTiu tre bela versio de Luanda Cozetti estas nun disponebla bitforme ĉu elŝute en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉi tie:
ResponderExcluirhttps://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/3-vinilkosmo-kompil-volumo-2.html
ĉu elsendflue en la justa elsendfluejo 1D tuŝ alirebla tra la ABONKLUBO:
http://music.1dtouch.com/albums/229308
Tre bone! Dankon por la informo!
Excluir