(Originala titolo: Bicharia)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca
Aŭ, aŭ, aŭ! I-o, i-o!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Bestoj estas ĉarmoj vivaj
Tamen ili ne estas naivaj
Aŭ, aŭ, aŭ! I-o, i-o!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Se vosttordas la porkino
Povas esti l' fino
Jen rezulto do
Aŭ, aŭ, aŭ! Kokeriko!
Iam okazis
(kaj ankoraŭ)
En certa lando
(kaj ankoraŭ)
Kie bestoj estis mistraktataj kiel stultaj
(kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ)
Tie barono
(kaj ankoraŭ)
La fanfarono
(kaj ankoraŭ)
Pensis, ke la vivo belas ĉar li ne laboris
(kaj ankoraŭ, kaj ankoraŭ)
Aŭ, aŭ, aŭ! I-o, i-o!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Bestoj estas paciencaj
Tamen ili ne estas demencaj
Aŭ, aŭ, aŭ! I-o, i-o!
Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! Kokeriko!
Se la hom' transiras limon
Besto vekas timon
Jen rezulto do
Aŭ, aŭ, aŭ! Kokeriko!
Tiru, azeno!
(nur tiradis)
Kovu, kokino!
(nur kovadis)
Rapidiĝu, hundo, gardu domon, kuru, venu!
(nur kuradis, nur venadis)
Sed tago venas
(tago venas)
Ĝi ne eltenas
(ne eltenas)
Ŝanĝos ĉion, kaj nun kiu pagos la anason?
Ĉar ni kaŭzos bestan frakason!
Rim:
- Aŭ, aŭ, aŭ! = onomatopeo imitanta la krion de hundo. Kvankam en kelkaj lokoj oni trovas la formon "boj, boj!", mi preferis uzi "aŭ, aŭ!", ĉar tiu estas samsona al la portugala, kaj por teni la rimon.
- I-o, i-o! = onomatopeo imitanta la krion de azeno. Krom esti simila al la itala lingvo (laŭ originala kanto), ĝi memorigas pri la verbo "iai".
- Mjaŭ, mjaŭ, mjaŭ! = Kvankam en PIV oni trovas la verbon "miaŭi", mi preferis uzi tiun formon kun "j", pro metrika kialo kaj pro simileco kun portugala lingvo.
- Se vosttordas la porkino = populara esprimo kun la signifo: ege malfacila situacio. La esprimo eble naskiĝis en rura medio, kie la bredanto devas preni la porkon je la vosto, por irigi ĝin al celata loko, sed la besto tordas ĝin por eskapi.
- Kiu pagos la anason = populara esprimo kun la signifo: porti la sekvojn de la agoj de aliaj homoj. La origino de tiu esprimo estas eŭropa (portugala aŭ itala), kaj ekzistas pli ol unu klariga versio, ĝenerale pri komikaj situacioj.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
La estonto estas ni
(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata
Kolego, kolegino
La estonto estas ni
Estas gloro en la fino
Ĉar ni lernas pli kaj pli
Ni parolas kaj muzikas
Du plus unu faras tri
Esperanto ne komplikas
La estonto estas ni
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
Infana kanto
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Kiu la sunon faris?
![]() |
Verkis: nekonata
Traduko: Eveline Paŭla
Kiu la sunon faris?
Kiu la arbojn faris?
Kiu la birdojn faris
Kaj faris min?
Dio la sunon faris por brilad',
Dio la arbojn faris por dormad',
Dio la birdojn faris por flugad'
Kaj faris min por la amad'!
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Infana kanto
(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata
Ni kantas kantojn belajn
de infano juna flor'
ni turniĝas kun espero
kun revemo en la kor'
Vitran ringon mi ricevis
Tial ĝi rompiĝis tuj
Puran amon vi dediĉis
Tre malmulte por koruj'
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
La estonto estas ni
Ni dancu en la rondo
Rondodanco
Tradicia
Versio: nekonata
Ni kantas kantojn belajn
de infano juna flor'
ni turniĝas kun espero
kun revemo en la kor'
Vitran ringon mi ricevis
Tial ĝi rompiĝis tuj
Puran amon vi dediĉis
Tre malmulte por koruj'
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
La estonto estas ni
Ni dancu en la rondo
Rondodanco
Jam scias
(Originala titolo: Já sabe)
Verkis: Luiz Tatit k Sandra Peres
Traduko: Flávio Fonseca
Jam ŝatas sian panjon
Jam ŝatas sian paĉjon
Ne scias sin purigi, ne
Jam scias sin purigi
Jam volas mil fabelojn
Ne scias meti ŝuon, ne
Jam scias meti ŝuon
Jam manĝas tute sola
Neniam brosas dentojn, ne
Jam brosas siajn dentojn
Jam iras al lernejo
Ne scias ludi pilkon, ne
Jam scias ludi pilkon
Jam giras, giras, giras
Ne scias salti ŝnuron, ne
Jam scias salti ŝnuron
Ĉiame volas amon
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca

La kokino
(Originala titolo: A galinha)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca
Ĉiu ovo
Je kovo,
Jen trovo,
Renovo.
Ĉiu ovo,
Jen banko,
Jen blanko
De l' avo.
Tamen pro
Nehavo,
Dum nokte
Mi sonĝas
Nur pri
Ovoflavo.
Tre zorgas la sinjor'
Pro pita labor'.
Kokinoj konsciaj
Neniam ferias.
"Vi oldiĝis, mi pardonas.
Gastiĝos vi bona
En formo buljona."
Ha!
Jen tia la trovo
Post jaroj da kovo.
Do mi lin bekfrapis
Kaj gape eskapis.
Nun mi kantos
En rondo,
Sur kresto
De l' ondo.
Ĉar ju plia bek'
Des vasta la grand'
De la ĝoja kaĝo
De mia land'.

La luno
(Originala titolo: A lua)
Verkis: Renato Rocha
Traduko: Flávio Fonseca
La luno
Kiam sin movas
Ĝi novas
Kreskas aŭ nur
Duonas
Ĝi plenas
Kaj kiam sin movas
Malkreske venas
Poste ĝi lunas novaŝtupe
Bis!
Kiam sin movas
Ĝi novas
Kreskas aŭ nur
Duonas
Ĝi plenas
Kaj kiam sin movas
Malkreske venas
Poste ĝi lunas nove
Dupo kredis
Ke ĝi malnovas

La aero (La vento)
(Originala titolo: O ar (O vento))
Verkis: Luis Enriquez Bacalov k Vinicius de Moraes k Toquinho
Traduko: Flávio Fonseca
Mi vivas, sed sen ia korpo
Pro tio mi ne havas formon
Ankaŭ pezon mi ne havas
Kaj sen kolor'
Se mi malfortas, mi estas brizo
Kelkfoje siblas en mia kurs'
Sed se mi fortas, mi estas vento
Se mi odoras, mi estas furz'

Detaloj
(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Marcos Campos
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’.
Detaloj tiel simplaj pri ni du,
Fariĝas tiom gravaj pri l’ forges’,
Kaj ofte restos en via memor’
Vi sentos, jes.
Se alia longharulo ekaperos sur la strato,
Kaj tio portos saŭdadon al vi, jen nur vi kulpas;
La brua ronko de l’ veturil’ lia
La senkolora pantalono, vere pro l’ malnov’
Do, senprokraste mi ĉeestos en
Via memor’.
Se iu tuŝos vin samkiel mi, diru nenion,
Ĉar tiel vi evitos voki min, anstataŭ tiun.
Pensante ĝui amon dum moment’
Klopodas vi aflikte ĝis la fin’,
Kaj tiam eĉ dum momento pensos
Vi je mi.
Mi scias, ĉi detaloj malaperos tra la vojo
De l’ tempo kiu ŝanĝas amon je preskaŭ nenio.
Sed tio ankaŭ estas la detal’
Ĉar granda amo daŭre vivos ja,
Kaj vi pro tio rememoros min
Dum la vivad’
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:

Traduko: Vitor Mendes
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Detaloj tre malgrandaj de ni du
Al ni ne eblas tute la forges’
Kaj ĉiun horon venos tiuj ĉi
Al vi sen ĉes’.
Se iam venos al vi multharulo
Kun trajto mia,
Kaj tio portos al vi resopiron,
Kulp’ estos via,
Kaj li parolos Esperanton kiel mi
Kaj t-ĉemizojn esperantajn uzos li
Kaj tiam certe tuje via pens’
Estos pri mi.
Mi scias ke alia vir’ vin flatas
Ĉe la oreloj
Per amaj vortoj same kiel mi
Tio estas ŝeloj
Nur ŝeloj ĉar ne estas mia am’
Kaj eĉ forgeso mia de l’ akuzativ’
Kaj jen ĉi hore estos mi
En via viv’...
En via ĉambro estos vi en pens’
Solecan nokton
Serĉanta sopirante antaŭ dorm’
La mian foton,
Sed ja ne estas mi sur foto ĉi
Sed la rideton mian vidos vi
Kaj ĝuste tiam tuta via pens’
Estos pri mi.
Se iu tuŝos vian korpon kiel mi
Restu silente
Ne diru mian nomon nekonscie
Maldiligente
Juĝante ke vi tiam havas amon
Malesperante vi klopodas ĝis la fin’
Kaj ankaŭ tiam jen ne povos vi
Forgesi min
Detaloj tiaj malaperos ja
Dum viv’ pro tio
Ke l' tempo-strat' kondukas amon al
Preskaŭ nenio;
Sed estas “preskaŭ” ja plia detalo
Al granda am’ ne eblas veni ajna fin’
Pro tio ĉio vi neniam plu
Forgesos min
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min...

Maculelê
(Originala titolo: Maculelê)
Verkis: Nazaré Pereira k Délcio Carvalho
Traduko: Vida Jerman
Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá
Jen mi batuqueiro d' Aruanda
Mi venis tamburi tie ĉi
Por savi popolon de Bahia
Permeson por danci petas mi
Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá
Militglavon tien mi alportas
Kaj blankan standardon de Oxalá
Sur brust' mia stelo radiantas
Ekkrio por pac' de orixás
Maculelê, maculalá
Obê obê obá obá
Rim: Tiu ĉi kanto troveblas en la albumo Brazila akvarelo, de Vida Jerman.
Rim2: La tradukintino decidis ne traduki kelkajn tipajn brazilajn vortojn. Jen ili:
- Maculelê (esperante makuleleo) = folklora brazila danco deveninta el afrika kaj indiĝena kulturoj, kiu ŝajnigas triban lukton per bastonoj.
- maculalá, obê obê obá obá = sensignifaj vortoj, cele al ritma kaj sona efektoj.
- batuqueiro = batukisto.
- Aruanda = koncepto trovebla en religioj influitaj de la afrika kulturo. Temas pri loko en la spirita mondo, iom varia laŭ la religio, sed ĝenerale simila al speco de paradizo.
- Bahia = la ŝtato Bahio, aŭ Baio.
- Oxalá (esperante Oŝala') = La plej grava kaj respektata oriŝao en la afrikdevenaj religioj.
- Orixás (esperante oriŝaoj) = Diecoj de la joruba religio, kiuj reprezentas la fortojn kaj la elementojn de la naturo.

Luno kaj stelo
(Originala titolo: Lua e estrela)
Verkis: Vinícius Cantuária
Traduko: Flávio Fonseca
Virino de la ring' de luno kaj stelo
Sunaj radioj en urba ĉielo
Brilo de l' luno, nokto tre tarda
Penso pri vi, mi sentas saŭdadon
Venas mateno, svenas la lumoj
En la spegulo de ĉi nia urbo
Kiu vi estas, kiel nomiĝas?
Diru al mi: renkonti vin kiel?
Mi lasu al sorto, al la hazardo
Mi eble renkontos vin en nokta ardo
Brilo de l' luno, nokto tre tarda
Mi pensas pri vi, mi sentas saŭdadon
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose

Ploros mi
Verkis: Vitor Mendes
Ploros mi
Ha, mi ploros ja
Min pardonu sed
Mi ploros ja
Tra l’ vojaĝ’ en tiu trajno
Kiun la dolor’ kondukas
Ĉe memoro de rigard’
Dolor’ kaj ĝojo-sento
Ludas en sambo
Ja kun konsento
Lasu la ploron en kadenco
Ĉe la rido en komenco
Lasu,
Ke malĝoj’ sin kredu mastro
Kaj ke la dolor’
Plorigu min
Lasu,
Sambo ja mastrumas min
Kaj finiĝas do la larmo
Per la varm’ de l’ tamburin’
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)

Sub bunta beleco de hararo via
(Originala titolo: Debaixo dos caracóis dos seus cabelos)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Mikaelo Bronŝtejn
Do kiam la blankan sablon tuŝetos via pied’
Kaj iĝos hararo via de l’ blua marakvo pred’
Ovriĝos fenestroj kaj pordoj tuj kun ĝojo pro via ven’
Kaj ploros vi kun rideto, veninte al hejma ben’
Sub bunta beleco de hararo via
Ja sin kaŝas histori’ el la mondo malproksima
Sub bunta beleco de hararo via
Ja sin kaŝas la deziro resti por moment’ intima
En strato kie vi iras, kaj ankaŭ en via hejm’
La lumoj kaj la koloroj ja eble fascinaj plej
Ne tuŝas sopiran rigardon per alvoko de la feliĉo
Vi revas pri l’ hom’ alia, vi revas pri l’ renkontiĝo.
Sub bunta beleco de hararo via...
Estas trista via rigardo dum promen’ tra l’ posttagmezo
Bruston vian plenigas revoj kaj la sopira pezo
Sed en iu ajn tago venos vi kun ridet’ iriza
Laŭ la blanka sablo paŝos, laŭ via mond’ paradiza.

Brazila valso
(Originala titolo: Valsa brasileira)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Jen vin mi serĉis ade,
Ĉar dum pens' pri vi
Mi kuris kontraŭ tempo.
Forĵetis mi la tagojn
Sen ekvidi vin,
Kiel el filmo
Partojn sen valor'.
Mi retrofleksis la horojn,
Iom priŝtelis.
Mian vojon mi modelis
Ĝis al via kor'.
Mi supreniris monton,
Sed ne kiel korpo,
Tamen sentimento.
Mi eĉ surprizis sunon
Antaŭ sunnaskiĝ',
Transpasis noktojn
Sen vigligi min.
Kaj tra malantaŭa pord'
De l' domo serena
Mi enirus plena,
Vin vidus jena,
Konfuza pro l' fascin'
De mia ven'
Mil tagojn antaŭ ol ekkoni vin.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Jen vin mi serĉis ade,
Ĉar dum pens' pri vi
Mi kuris kontraŭ tempo.
Forĵetis mi la tagojn
Sen ekvidi vin,
Kiel el filmo
Partojn sen valor'.
Mi retrofleksis la horojn,
Iom priŝtelis.
Mian vojon mi modelis
Ĝis al via kor'.
Mi supreniris monton,
Sed ne kiel korpo,
Tamen sentimento.
Mi eĉ surprizis sunon
Antaŭ sunnaskiĝ',
Transpasis noktojn
Sen vigligi min.
Kaj tra malantaŭa pord'
De l' domo serena
Mi enirus plena,
Vin vidus jena,
Konfuza pro l' fascin'
De mia ven'
Mil tagojn antaŭ ol ekkoni vin.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Kvazaŭ preĝo
(Originala titolo: Feitio de oração)
Verkis: Noel Rosa k Vadico
Traduko: Flávio Fonseca
Bontrovo foje nur ofendas,
Pro tio nun mi klare min defendas
Ja kontraŭ doloro de l' saŭdado,
Kiu en plej alta grado
Ĉagrenas per invado.
Batuko: jen privilegio.
La samb' lerneblas ne en gimnazio,
Ĉar samb' estas plora ĝoj' pri io,
Estas rida nostalgio
Ene de melodio.
Pro tio nun al Penjo mi irigos ŝin,
Por ke kun ĝoj', mia brunin'
Kantu por la glor'
Kaj kun harmonio,
Tiun tristan melodion
De mia sambo, kvazaŭ preĝon el la kor'.
La sambo, laŭ kredinda fonto,
Ne venas de la urbo nek de l' monto.
Kaj se elteniĝos la pasio,
Oni certos pri la scio:
Venas ĝi el la mio.
Rim: Penjo estas aludo al Preĝejo de la Penjo (foto), konstruita sur alta monto kaj tre konata en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Etimologie, la vorto "penjo" (portugallingve "penha") signifas "roko".

Assinar:
Postagens (Atom)